Koriolano

Author:   William Shakespeare ,  Marjorie Boulton ,  Humphrey Tonkin
Publisher:   Esperanto-Asocio de Britio
ISBN:  

9780902756694


Pages:   218
Publication Date:   01 August 2023
Format:   Paperback
Availability:   In stock   Availability explained
We have confirmation that this item is in stock with the supplier. It will be ordered in for you and dispatched immediately.

Our Price $36.96 Quantity:  
Add to Cart

Share |

Koriolano


Add your own review!

Overview

Dramo pri supernorma fiero, civilaj perturboj kaj la amo de patrino al filo, Koriolano estas la plej lasta el la tragedioj de Ŝekspiro kaj inter la plej potencaj. La roma generalo Koriolano turnas sian dorson kontraŭ siaj samŝtatanoj kiam la popolo malakceptas lin kiel konsulon. Sed lia venĝa milito kontraŭ Romo finiĝas kiam liaj familianoj petegas lian indulgon kaj li ne kapablas rezisti iliajn petojn. Rezulte, Romo estas savita sed Koriolano estas humile murdita. Jam ekzistas longa kaj impona tradicio de tradukado de Ŝekspiro en Esperanton - tradicio fondita de Zamenhof mem kaj daŭrigita de renomaj poetoj, kiel ekzemple Kalocsay, Auld kaj Rossetti. Nun aldoniĝas al tiu listo Marjorie Boulton. -Humphrey Tonkin

Full Product Details

Author:   William Shakespeare ,  Marjorie Boulton ,  Humphrey Tonkin
Publisher:   Esperanto-Asocio de Britio
Imprint:   Esperanto-Asocio de Britio
Dimensions:   Width: 13.00cm , Height: 1.30cm , Length: 18.00cm
Weight:   0.220kg
ISBN:  

9780902756694


ISBN 10:   0902756699
Pages:   218
Publication Date:   01 August 2023
Audience:   General/trade ,  General
Format:   Paperback
Publisher's Status:   Active
Availability:   In stock   Availability explained
We have confirmation that this item is in stock with the supplier. It will be ordered in for you and dispatched immediately.

Table of Contents

Reviews

Author Information

Humphrey Tonkin estas brita-usona esperantisto, kaj eksa prezidanto de TEJO kaj UEA.Profesie li estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo (ankaŭ Ŝekspiro). Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford, ĉe kiu li aranĝadis famajn somerajn Esperanto-kursojn.Tonkin esperantistiĝis en 1956. Studante en Kembriĝo, li tie kunfondis Junularon Esperantistan Britan en 1959. De 1961 ĝis 1971 li estis estrarano de TEJO, kaj de 1969 ĝis 1971 ties prezidanto. En 1963 li, estante kasisto de TEJO, fondis kaj la unua redaktis la revuon Kontakto.En la UK de Hamburgo en 1974 la Komitato de UEA elektis lin prezidanto, posteulo de Ivo Lapenna. Li posteniĝis ĝis 1980 kaj prezidis denove de 1986 ĝis 1989. Tonkin en 2001-2004 denove oficis en la estraro, kiel vicprezidanto. William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO, estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo. Oni ofte nomas lin la nacia poeto de Anglujo kaj la Bardo de Avon; angle oni ofte simple nomas lin The Bard (La Bardo).Liaj postvivantaj verkoj, kiuj inkludas liajn kunlaborojn, konsistas de proksimume 39 teatraĵoj (la preciza kvanto estas pridisputata), 154 sonetoj, tri longaj rakontaj poemoj kaj kelkaj aliaj versaĵoj, kelkaj el kies aŭtoroj estas necertaj. Liaj teatraĵoj estas tradukitaj en ĉiun gravan vivantan lingvon kaj oni ludas ilin pli ofte ol tiujn de ĉiu alia dramisto.[2] Oni ankaŭ daŭre studas kaj reinterpretas ilin.Shakespeare produktis la plejparton el lia konata verkaro inter 1589 kaj 1613. Liaj fruaj teatraĵoj estis plejparte komedioj kaj historioj kaj estas rigardataj kiel inter la plej bonaj verkoj iam produktitaj en tiuj ĝenroj. Li poste verkis plejparte tragediojn ĝis 1680, inter kiuj Hamleto, Romeo kaj Julieto, Otelo, Reĝo Lear kaj Makbeto, kiuj estas konsiderataj inter la plej bonaj verkoj en la angla lingvo. En la lasta fazo de sia vivo, li verkis tragedikomediojn (ankaŭ konataj kiel romancojn) kaj kunlaboris kun aliaj dramverkistoj. Marjorie Boulton naskiĝis la 7-an de majo 1924 en Teddington, Middlesex, la solinfano de du instruistoj. Translokiĝinte alBarton-on-Humber, ŝi eklernis en la gimnazio, kiun estris ŝia patro, kaj tie ŝin instigis al verkado la aŭtoro Henry Treece, kiu tieinstruis. Boulton studis anglan literaturon en Somerville College, Oksfordo, de 1941 ĝis 1944 kaj de 1946 ĝis 1948.Boulton laboris kiel instruisto en diversaj postenoj, laste kiel direktoro de kolegio por instruistoj en Ambleside, en nord-okcidenta Anglujo, sed en 1970 ŝi forlasis tiun profesion por okupiĝi plentempe pri esplorado kaj verkado. Reveninte al Oksfordo, en 1976 ŝi doktoriĝis per disertaĵo pri la verkisto Charles Reade. Ŝi restis en Oksfordo, verkante en la angla kaj en Esperanto, kaj ludante gravan rolon en la Esperanto-movado, ĝis sia morto la 30-an de aŭgusto 2017.Plej konata kiel elstara poeto en Esperanto, Boulton verkis ankaŭ dramojn, eseojn, novelojn kaj biografiojn en Esperanto. En la angla ŝi verkis poemojn kaj du krimromanojn. Ŝi ankaŭ multe tradukis, en Esperanton kaj la anglan. En 2022 aperis 1200-paĝa kolekto de ŝia poezia verkaro en du volumoj, Unu animo homa.

Tab Content 6

Author Website:  

Customer Reviews

Recent Reviews

No review item found!

Add your own review!

Countries Available

All regions
Latest Reading Guide

wl

Shopping Cart
Your cart is empty
Shopping cart
Mailing List