|
![]() |
|||
|
||||
Overview"Kiam komencanto volas esprimi sin en Esperanto kaj serĉas konvenan vorton por ideo, kiun li ne tuj trovas, facile trudiĝas al lia menso vortoj el lia gepatra lingvo au el alia de li konata lingvo, al kiuj li emus aldoni Esperantajn finaĵojn kaj uzi ilin tiel. Tio kompreneble ne taugas por internacia au universala komunikado. En tia situacio troviĝas ne nur komencantoj, sed ankau homoj, kiuj ĝenerale jam bone regas Esperanton, sed emas uzi fakvortojn - ĝenerale el greka kaj latina, sed nuntempe ankau angla materialo - en tute ordinara komunika situacio. Bedaurinde ankau vortaroj listitas tiajn vortojn kaj tiel instigas homojn uzi ilin. Tiaj fremdvortoj - ĉar vortoj fremdaj al nia lingvo - estas plej ofte ne nur superfluaj (ĉar eblas esprimi la saman ideon per pure Esperanta vortmaterialo), sed ankau tre ĝenaj (ĉar multaj Esperantistoj sur la terglobo ne komprenas ilin). Tiu ĉi vortaro provas helpi en tia situacio. ""Nia Fundamento estas iasence sankta, ĉar kiel Zamenhof diris en ĝia anta�parolo: «Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento eĉ la plej malgrandan ŝanĝon!� Ĝi, do, estas normodona lingva libro por la komunumo de esperantistoj. La Fundamento estas nia modelo. Oni devas interpreti ĝin per komuna prudento, kaj provi vivigi ĝiajn principojn, ne la unuopajn esceptojn. Tio, kio gravas, estas la granda bildo, estas la klaraj principoj de facila, senescepta, aglutina lingvo. Ankau la tutmondigo de la vortara materialo povas esti rigardata kiel principo venanta el la Fundamento, kiu provis esti kiel eble plej internacia en sia tempo."" (Renato Corsetti) ""Kunmetado estas la kerno de la esperanta vortfara sistemo. Ni ne donu al la komencantoj listojn de novaj vortoj parkere lernendaj; prefere ni montru al ili, kiel surbaze de malgranda radikaro, ili povos mem esprimi la plejparton de la normale bezonataj konceptoj."" (Anna Lowenstein) Tiu ĉi vortaro helpas trovi Esperantajn alternativojn al ne necesaj fremdvortoj." Full Product DetailsAuthor: Renato Corsetti , Anna Lowenstein , Vilhelmo LutermanoPublisher: Monda Asembleo Socia Imprint: Monda Asembleo Socia Volume: 124 Dimensions: Width: 12.70cm , Height: 0.80cm , Length: 20.30cm Weight: 0.145kg ISBN: 9782369600251ISBN 10: 236960025 Pages: 128 Publication Date: 02 September 2015 Audience: General/trade , General Format: Paperback Publisher's Status: Active Availability: In stock ![]() We have confirmation that this item is in stock with the supplier. It will be ordered in for you and dispatched immediately. Language: Esperanto Table of ContentsReviewsAuthor InformationTab Content 6Author Website:Countries AvailableAll regions |